Vizitu Forumon

ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon

(GMT+08:00) 2011-08-25 09:11:08
Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 eŭroj, por mildigi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj iliajn kurs- kaj vojaĝ-kostojn. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis montri klaran intencon aktive instrui la lingvon post aŭ eĉ dum la studado. Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto