Vizitu Forumon

ILEI-konferenco 2011

(GMT+08:00) 2011-08-25 09:12:02
Jen freŝaj informoj pri la ILEI-konferenco en Kopenhago:

"Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado"- jen la kadra temo de la ĵus malfermita 44a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en la Universitato de Kopenhago en la dana ĉefurbo. Enkondukis tiun temon la vic-prezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranĝoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico sendube aldoniĝos simposio okazonta tra la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda-Lingvo-Problemo (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan.

La vic-prezidanto informis la publikon pri kontraŭaj evoluoj en decidoj pri lingvo-elektoj en edukado - lastatempaj iniciatoj portas novajn interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraupezas ĝenerale sentataj tendencoj pri kreskanta limigo de lingvo-elektebloj. Li donis serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj laŭ la nunaj modeloj.

Al la konferenco kaj simpozio aliĝis pli ol 90 personoj, do temas pri la plej granda konferenco de la lastaj 20 jaroj. La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolo skizis la evoluon de la konferencoj; el la ses lastaj konferencoj, kvar okazis ekstereŭrope, du el ili rekordaj laŭ partoprenantaro por ekstereŭropaj aranĝoj. La nuna konferenco, kvankam en Eŭropo, havas ege kaj rekorde internacian karakteron, kun partoprenantoj el i.a. Brazilo, Meksikio, Kubo, Benino, Gano, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Resp. kaj Ĉinio. La daŭrigo resumis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra program-fadenoj, kun starigo de la tezo, kiu tiu vicordigo spegulas la relativan gravecon de ĉiu parto. La bunteco kaj denseco de la programo konfirmas la unuavican rolon de la faka kaj la labora programoj. Aliflanke, la tuja bona etoso de la interkona frandvespero montris, ke la distra piliero pozitive disvolviĝos tra la sekvaj konferencaj tagoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto