Vizitu Forumon

Raporto pri TAKE

(GMT+08:00) 2011-08-26 09:21:57
Kiel multaj de vi scias, pasintsemajne okazis TAKE - TutAmerika Kongreso de Esperanto en Brazilo. Jen la novaĵoj, kiujn mi havas:

1) Kune kun TAKE, okazis la unua internacia esperanta kinofestivalo, baptita "Kino sen Limoj". Ĝi estis bonega kaj mojosa. La brazilanoj Rogener Pavinski gajnis la premion en la kategorio 5s (5-sekundaj filmoj) kaj Luana França venkis en la kategorio 15s (15-sekundaj filmoj). La argentinano Carlos Devizia venkis en la kategorio 30s (30-sekundaj filmoj).

2) KER-ekzamenoj sesio sukcese okazis en Brazilo dum TAKE. Brazilanoj amase ekzameniĝis kaj Brazilo fariĝis la lando plenplena je ekzameniĝintoj en la mondo.

3) La venonta NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) okazos inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso. Tuj poste, la brazila esperantista junularo vojaĝos karavane al la urbo Taguatinga, apud la brazila ĉefurbo, Braziljo, por la 32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso. Por la unua fojo BEJK okazos januare, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto