Vizitu Forumon

Ban Ki-moon je la internacia tago de la paco

(GMT+08:00) 2011-09-22 09:35:37
La 21-a de septembro estas Internacia Tago de la Paco. Ĝi estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj unuafoje prifestita en la jaro 1982. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon por la Internacia Tago de la Paco:

Ĉiujare dum la Internacia Tago de la Paco homoj ĉirkaŭ la mondo dediĉas sin al senperforteco kaj harmonio inter ĉiuj popoloj kaj nacioj. La paco estas nia misio, nia ĉiutaga celo.

La ĉi-jara temo fokusiĝas ĉe la aktuala demando de paco kaj demokratio. Demokratio estas kerna valoro de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas gravega por homaj rajtoj. Ĝi liveras kanalojn por la malnodiĝo de diferencoj. Ĝi donas esperon al la marĝenuloj, kaj potencon al la popolo.

Sed demokratio ne simple okazas; ĝi devas esti flegata kaj defendata. La mondo bezonas ke vi elparolu; por socia justeco kaj libereco de la gazetaro, por pura medio kaj la potencigo de virinoj, por la regado de juro kaj la rajto havi ion por diri pr! i via propra estonteco.

Ĉi-jare, gejunuloj estis en la unuaj batalvicoj por libereco. Mi salutas la aktivulojn kaj ordinarajn homoj pro ilia kuraĝo kaj ilia decideco konstrui pli bonan estontecon.

Ni ĉe Uniĝintaj Nacioj laboros kune por realigi niajn dividatajn aspirojn por digno, sekureco kaj ŝancoj por ĉiuj.

Al ĉiuj kiuj celas pacon, tiu ĉi estas via Tago, kaj ni estas kun vi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto