Vizitu Forumon

ILEI-novaĵoj

(GMT+08:00) 2011-09-23 16:22:55
Karaj Gekolegoj!

Jen mallonga raporto de Stefan MacGill pri lastsemajnaj novaĵoj kaj kelkaj informoj.

Dezirante al vi belan someron, kun multaj salutoj:

Zsofia Korody

prezidanto de AGEI

Karaj!

Pluraj ĝisdatigoj okazis tra lastaj tagoj en nia retejo http://www.ilei.info . La protokoloj de la unuaj du komitatkunsidoj estas troveblaj tute supre ĉe 'Instancoj > Komitato". La protokolo de la tria kunsido nun trairas finkontrolon, kaj aperos en la sekva semajno. Ĉe "Instancoj > Sekcioj" vi trovos novan reprezentanton por Ganao, kaj novajn kontaktpersonojn por Indonezio kaj Nepalo. Bonvenon al ĉiuj! Nova sekcio en Meksiko estas anoncota.

Niaj du novaj honoraj membroj estas aldonitaj al la listigo sub "Instancoj > Honoraj Membroj"; la koncerna regularo estas ĝisdatigita.

Baldaŭ la teksto de la Statuto kaj la Interna Regularo estos ĝisdatigita por enpreni la akceptitajn modifojn. Vi trovos puran version kaj markitan, kiu montros al vi per fonkolorigo kiuj alineoj estis modifitaj, kaj kiuj restas por plia traktado.

Ni troviĝas meze de la renkontiĝa premsezono. Antaŭ UK, sukcesis la ILEI-partopreno en TAKE. Baldaŭ vi legos pri la ĵus finiĝinta SES en Slovakio - la aranĝo por lernantoj de la retejo 'lernu.net' en kiu ILEI delonge ludas aktivan rolon. Ankaŭ legeblos pri SALO 6, somera interŝanĝo inter lernejanoj de Herzberg kaj ĝia ĝemelurbo en Gora, Pollando. La unua ILEI-seminario en Ĉinio komenciĝos post kelkaj tagoj, kaj kunigos ILEI-anojn el Korea Resp, Japanio, Ĉinio kaj eble el pliaj landoj -- bonega preparado por nia venontjara konferenco.

La tria numero de IPR estas en plenvapora preparo - kun raportoj pri nia konferenco, UK-partopreno, kaj espereble raportetoj pri la supre nomitaj eventoj. Ni same laboras pri konferencaj raportoj por Revuo Esperanto kaj aliaj revuoj.

Ne forgesu pri nia alvoko pri UAM - kelkaj pliaj personoj almenaŭ pripensas aliĝi kaj ekstudi, sed por certigi la kurso-starton, ni bezonas ankoraŭ kelkajn pliajn kandidatojn!

Kore

Stefan MacGill

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto