Seminario pri libera scio
(GMT+08:00) 2011-11-18 09:48:25
UEA kaj Vikimedio Nederlando organizos kune seminarion pri Vikimedio lige kun la novembra Malferma Tago. La seminario okazos la tujpostan tagon, dimanĉon, la 27-an de novembro en la konferencejo de la Centra Oficejo de UEA. Ĝia titolo estas "Libera scio: kulturo de disdonado".