Vizitu Forumon

Suso Moinhos mesaĝis al radio

(GMT+08:00) 2011-12-21 16:10:56
Suso Moinhos el Hispanio mesaĝis al la radio:

Karaj geamikoj de Ĉina Radio Internacia,

Mi ne skribas al vi de multaj jaroj, kvankam mi ĉiam estas ligita al vi de 1986, kiam mi eklernis Esperanton. Viaj voĉoj, aŭ pli ĝuste la voĉoj de viaj antaŭuloj akompanas min ekde miaj unuaj paŝoj en la internacia lingvo. Mi trovis la elsendojn de la tiama Radio Pekino tute hazarde, per mia malnova kurtonda radioaparato. Tiun vesperon granda ĝojo plenigis mian koron, ĉar mi unuafoje aŭdis radioelsendojn en Esperanto.

De tiam Ĉinio kaj Esperanto iras man-ĉe-mane en mia vivo. Mi abonis dum jaroj la revuon El Popola Ĉinio, kies ekzemplerojn mi gardas kiel trezoron kaj ofte relegas. Per ili mi kompletigis mian bildon pri via vastega lando kaj ties multaj kulturoj. Mi ankaŭ tre ŝatas la librojn eldonitajn en Ĉinio. Ekzemple, Lusin/Lu Xün fariĝis unu el miaj plej ŝatataj verkistoj, kaj kelkfoje, kiam mi estis en la mezlernejo, mi faris laboraĵojn pri literaturo helpe de la belaj tradukoj de ĉinaj klasikaĵoj aperintaj en El Popola Ĉinio.

(Antom kaj Brava Kolombido)

Nun mi estas jam 41-jara. La tempo flugas! Mi havas 3-jaran nevon al kiu mi parolas en Esperanto. Li tre ŝatas, ĉar por li temas pri ludo, kaj kelkfoje li mem petas, ke mi uzu Esperanton anstataŭ la galegan. La galega estas la portugala parolata en Galegio.

La nomo de mia nevo estas Antom [Anton'] kaj li tre ŝatas la rakonton "Brava kolombido", eldonitan en Ĉinio. Li petas al mi ke mi rakontu al li la fabelon. Alifoje ni aktoras kaj li ludas la rolon de la brava kolombido kiu estingas la fajron.

Koran dankon pro ĉio. Via kontribuo al nia kulturo estas netaksebla.

via

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto