Vizitu Forumon

Amindaj el Kubo

(GMT+08:00) 2012-02-15 15:22:10

(Kovrilo de albumo Amindaj)

Karaj amikoj, antaŭ ĉio bonvole aprecu fragmenton de la kanto "Lasu la malĝojon flugi".

Karaj amikoj, ĉu vi ŝatas la kanton? Ĝi estas el la samtitola albumo de la bando "Amindaj". La bando, fondita en aŭgusto, 2009, de Graciela Morgado Rodríguez, konsistas el junaj amatoroj kaj art-intruistoj engaĝitaj en la Esperanto-movado, kiuj jam prezentiĝis sur diversaj scenejoj en Kubo, aparte dum la 95a UK kaj la 66a IJK en julio 2010 en Havano. Menciindas, ke la albumo fakte estas la unua veninta de Kubo. Por scii pli multe pri la albumo, nia raportistino Lina faris tiurilatan intervjuon al Floreal Martorell, ĉefrespondeculo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko.

(intervjuo)

Karaj amikoj, sekve de la intervjuo bonvole aprecu fragmenton de alia kanto "Ĉan Ĉan". Kaj koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto