Vizitu Forumon

Spomenka Stimec kaj "Hodler en Mostar"

(GMT+08:00) 2012-04-11 18:44:48

(Spomenka Štimec en sia oficejo, somere 2007)

Karaj amikoj, hodiaŭ ni prezentas al vi kroatan verkistinon Spomenka Štimec. Ŝi naskiĝis la 4an de januaro, 1949, kaj eklernis Esperanton en 1964, 16-jaraĝe. Ŝi estas interalie fama pro sia verkado de originalaj esperantaj libroj. Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivantoj.

Tamen ni turnas la atenton al ŝia histori-romano "Hodler en Mostar". Ĉi tiu verko estas romanigo de historiaj eventoj, okazintaj plejparte dum la unua duono de la dudeka jarcento. Ĝenerala temo, trairanta la verkon, estas historie grava artisto, Ferdinand Hodler, pli ĝuste, kelkaj liaj pentraĵoj; eĉ pli precize, la plejparto de la romano detale pritemas modelinon lian, nomatan Jeanne Charles [ĵan ŝarl].

Retrorigardante, s-ino Spomenka Štimec konigis al ni pli detale, pri kio temas la romano, kio instigis ŝin verki la romanon.

Karaj amikoj, finiĝis la hodiaŭa programero "Inter Ni". Koran dankon pro via aŭskulto! Viaj proponoj aŭ kritikoj estas bonvenaj. Bonvole sendu ilin al la retadreso: espradio@cri.com.cn        

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto