Vizitu Forumon

Mikaelo kaj "Legendoj pri SEJM"

(GMT+08:00) 2012-04-11 18:44:48

(Mikaelo kantas)

Karaj amikoj, bonvenon al la programero "Inter Ni". Hodiaŭ ni prezentos verkiston Mikaelo Bronŝtejn kaj lian verkon "Legendoj pri SEJM". Mikaelo naskiĝis en 1949 en Sovetunio kaj esperantistiĝis en 1962. Li originale verkis kaj tradukis dekojn da libroj. Li iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio "Antoni Grabowski".

Responde al demando, kio instigis lin verki "Legendoj pri SEJM", Mikaelo rakontis:

(sono 1)

Kio estas alies opinio pri la verko? S-ro Boris Kolker taksis, ke "Legendoj pri SEJM" estas "informoriĉa kaj gaja kolekto de rakontoj, legendoj kaj anekdotoj pri la brila junulara Esperanto-movado en Sovet-Unio en la 70-80-aj jaroj. Ĉiu legos ĝin kun plezuro.". El la reagoj ricevitaj de Mikaelo, la verko vekis atenton kaj estas rigardata utila.

(sono 2)

Por plibone koni la verkon "Legendoj pri SEJM", ni invitas vin aŭskulti parteton el la verko.

(sono 3)

Karaj amikoj, la hodiaŭa programero "Inter Ni" konigis Mikaelo Bronŝtejn kaj lian verkon "Legendoj pri SEJM". Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto