Vizitu Forumon

Eŭgeno de Zilah kaj romano "La princo ĉe la hunoj"

(GMT+08:00) 2012-04-20 10:37:02

(Eŭgeno de Zilah)

Karaj amikoj, bonvenon al la programero "Inter Ni" de Ĉina Radio Internacia! Eŭgeno de Zilah, franciĝinta hungaro, naskiĝis en 1939, ekkonis Esperanton 13-jara, multe vojaĝis. En 1985 kun sia edzino li lanĉis la kulturan revuon La Gazeto. En 1988 li fondis OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj. Kaj en 1991 li eklaboris plentempe pri Esperanta verkado. Lia romano "La princo ĉe la hunoj" estas rakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj. Nun bonvole aŭskultu tiurilatan intervjuon!

(intervjuo)

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto