Vizitu Forumon

Albumo "Originoj"

(GMT+08:00) 2012-05-11 13:13:30

(Kovrilo de albumo "Originoj")

Karaj amikoj, bonvenon al la programero "Inter Ni" de Ĉina Radio Internacia! Hodiaŭ ni direktas la atenton al albumo "Originoj" tute en la Internacia Lingvo Esperanto. Antaŭ ĉio, bonvole aprecu el la albumo kanton "Roza"!

Estas interese babili pri fonto de la albumo. En 2000 Zhou-Mack Mafuila el Demokrata Respubliko Kongo renkontis en la Pariza Regiono kvin membrojn de bando La Fabo. Unuigitaj per solida amikeco kaj la sama pasio pri dobo kaj afrikaj radikoj, ili plezure kaj homogene enprenis Zhou-Mack, novan fonton de kreivo. Kun artista kaj homa enamiĝo, ili kune registris International Love, unuan diskon publikigitan en Francio laŭ la nomo Zhou-Mack Mafuila. Ĝi atingis grandan sukceson, ĉar la albumo bone vendiĝis kaj koncertoj organiziĝis unu post alia. Ili havas tre personan stilon, miksante siajn influojn kaj spertojn por krei muzikon kiu similas al ili: kreiva, festa, esprimiva, libera….

Post pluraj jaroj da rilatoj kun Vinilkosmo, Zhou-Mack Mafuila fine decidis realigi ĉe tiu sendependa eldonejo la albumon Originoj tute en Esperanto. Ĝi perfekte koheras kun la bildo de la mesaĝo portata de lia muziko: kosmopolita kaj rasmiksa, mokante etiketojn kaj landlimojn, epokojn kaj stilojn.

Karaj amikoj, sekvas intervjuo fare de nia redaktoro Pluveta al Zhou-Mack Mafuila.

(Intervjuo)

Karaj amikoj, fine bonvole aprecu plu el la albumo kanton "Roza"! Kaj koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto