Vizitu Forumon

MESAĜO OKAZE DE LA TAGO DE AFRIKO

(GMT+08:00) 2012-07-11 17:19:33

Okaze de la Tago de Afriko, 25 majo 2012, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon publikigis jenan mesaĝon, kies Esperantan tradukon liveris la Oficejo de UEA ĉe UN.

Ĉiun jaron, la Tago de Afriko donas okazon agnoski la atingojn de la popoloj kaj registaroj de Afriko kaj por rekonfirmi la subtenon de Unuiĝintaj Nacioj al iliaj klopodoj konstrui pli bonan estontecon.

Unuiĝintaj Nacioj pozitive agnoskas la lastatempajn paŝojn de Afriko por firmigi sian arkitekturon de paco kaj sekureco, kaj malakcepti nekonstituciajn ŝanĝojn de potenco. Ni daŭre kunlaboros kun Afriko por konstrui daŭrigeblan pacon, ĉesigi armitajn konfliktojn, antaŭenigi demokratecon, kaj apogi respekton de fundamentaj homaj rajtoj, precipe la rajtoj de virinoj kaj gejunuloj.

Afriko estas dinamika kontinento, kiu trairas fundamentan transformiĝon. Eĉ dum la monda ekonomia krizo, la ekonomioj de Afriko daŭras ekspansii, kaj kreskoprognozoj restas pozitivaj. Tamen, la fruktoj ne atingas ĉiujn afrikanojn. Malriĉo, malsato, kaj malegalecoj rilate sanon, edukon kaj socian partoprenon malhelpas centojn da milionoj de afrikanoj plene realigi sian potencialon. Pli granda penado flanke de ĉiuj personoj estas bezonata por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn ĝis la jaro 2015.

La kreskanta nombro de rakontoj pri sukceso, tra tuta Afriko, montras, ke pli larĝa socia kaj ekonomia progreso estas realisme atingebla de la plejparto de afrikanoj. Mi mem vidis la fruktojn de investado en virina kaj infana saneco kaj daŭripova agrikulturo. Mi pasigis multajn horojn kun afrikaj gvidantoj, kiuj sin dediĉas al paco, homaj rajtoj, demokrateco kaj bona regado.

Ĉefa defio estas larĝigi tiujn avancojn kaj certigi, ke ili atingu ĉiujn afrikanojn, speciale la plej malriĉaj kaj plej vundeblaj homoj. Precipe, ni devas fronti la spektron de malsato – ekde la plene videblaj periodaj nutraĵokrizoj ĝis la kaŝita honto de nanigo, kiu plagas novan generacion de afrikaj infanoj.

Multaj el tiuj demandoj estas sur la tagordo de la Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluigo, kiu okazos en Brazilo venontmonate. Rio+20 prezentas eblecon okazantan unufoje en tuta generacio por muldi la estontecon, kiun ni deziras – estontecon kie klimatoŝanĝiĝo kaj dezertigo ne plu konsistigos minacojn; kie ruiniga patrina kaj infana mortofteco, kaj malsanoj kiel tuberkulozo kaj aidoso fariĝos ŝarĝoj de la pasinteco; kie ĉiuj homoj havos aliron al sekura trinkakvo kaj adekvata sanitaro.

Ekde renovigebla energio ĝis prosperantaj oceanoj, ekde povigitaj virinoj ĝis produkivaj partnerecoj inter registaroj, la civila socio kaj komerco, Rio+20 prezentas nian eblecon liveri rezultojn por ĉiuj, precipe Afriko. Okaze de tiu ĉi festado de la Tago de Afriko, dum la mondo penas kunfandi renovigitan tutmondan partnerecon por daŭripova evoluo, mi promesas labori kun la gvidantoj kaj popoloj de Afriko por realigi tagordon, kiu rekte traktas la bezonojn de Afriko – tagordon, kiu metos la kontinenton sur la vojon al la estonteco, kiun ni ĉiuj deziras: dinamika, egaleca kaj daŭripova kreskado, kiu avantaĝas ĉiujn afrikanojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto