Vizitu Forumon

FESTO 2012 bonvenigas vin!

(GMT+08:00) 2012-07-17 16:16:50

Karaj amikoj, FESTO ĉi-jare okazos de la 17a ĝis la 24a de Aŭgusto en montara vilaĝo Métabief. Ĝi estas ĉarma franca vilaĝeto ne for de la svisa landlimo kaj facile atingeblas el Liono, Strasburgo, Parizo kaj Laŭzano.

Karaj amikoj, ĉi tie permesu al mi iomete konigi la vilaĝon Métabief (esperante Metabjeo). Origine Métabief estas agrikultura vilaĝo. Ekde la komenco de la 20-a jarcento la turismo fariĝis pli kaj pli grava enspezofonto. Per dekreto de la 12-a de marto 1979 Métabief estis metita en la liston de la francaj naciaj vintrosportocentroj.

Eble iuj miras, kio precipe estas FESTO. FESTO estas junulara Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare de la Junulara Esperantista Franca Organizo. La renkontiĝo apartas nun ĉefe pro elstara muzikprogramo kunorganizita kun Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko. Por scii pli multe pri muzikprogramo kaj koncerna preparo por FESTO 2012, nia redaktoro Lina faris intervjuon al Flo, ĉefrespondeculo de Vinilkosmo.

(Preĝejo en Métabief)

(intervjuo)

Ĉi tie, ni elkore dankas Flon pro la tiel detala konigo pri muzikprogramo kaj koncerna preparo por FESTO 2012. Kaj koran dankon pro via aŭskulto, karaj amikoj!

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto