Karaj amikoj, jen grava informo pri Esperanto: poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, kiuj uzas la operacian sistemon Androido, baldaŭ aŭtomate havos Esperantan klavaron. Laŭplane la klavaro estos integra parto de la versio 4.2 de la operacia sistemo Androido, aperonta en la jaro 2013. Dana programisto Jacob Nordfalk volontule kreis la Esperantan klavaron kaj grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto en la operacian sistemon Androido. Tiuteme li akceptis intervjuon de nia redaktoro Lina.
(intervjuo)
1 2