Vizitu Forumon

Kunveno memore al 125-jariĝo de Esperanto

(GMT+08:00) 2012-10-24 17:08:37

S-ro Guo Xiaoyong

S-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, faris resuman parolon. Li unue esprimis gratulon en la nomo de ĈIEG al la kunsido pri la albumo, sukceson de la Azia Jaro kaj aliaj aktivadoj. Due li proponis, ke ĉinaj esperantistoj kunlaboru kun universitatoj por kreskigi entuziasmon de gejunuloj lerni Esperanton; apelaciis, ke oni organizu pli multajn Esperantajn aktivadojn por kaj altigi lingvan nivelon kaj antaŭenpuŝi interŝanĝon. Krome li alvokis, ke oni zorgu pri konservado kaj kolektado de historiaj materialoj de Esperanto, kaj pliigi kunlaboron kun alilandaj esperantistoj kaj organizoj, kaj tiel plu.

Partoprenis en la kunveno ankaŭ sinjoro Wang Yanjing, vicprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, gvidantoj kaj reprezentantoj de Esperantaj organizoj el Tianjin kaj la provincoj Anhui, Liaoning kaj Shandong. Partoprenantaj amasokomunikiloj inkluzivas de: Xinhua-novaĵ-agentejo, la transmara eldono de la Popola Ĵurnalo, Ĉina Ĵurnalo, Ĉina Novaĵ-agentejo, Pekina Junulara Ĵurnalo, Guangming-Ĵurnalo, Ĉina Radio Internacia, Ĉina Kultura Gazeto, Popola Reto, China.org.cn kaj aliaj.


1 2 3 4 5 6 7 8 9
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto