|
|
||
(Jorge Camacho)
Karaj amikoj, hodiaŭ ni prezentas al vi hispanan verkiston s-ro Jorge Camacho. Li naskiĝis en 1966, eklernis Esperanton en 1980, kaj laboris kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio multjare de 1995 ĝis 2009. Li delonge pintas en la Esperanta literaturo: li plurfoje gajnis premiojn en la Beletraj Konkursoj de UEA, kaj en 1992 la Premion Grabowski; en 2007 li anoncis la fondon de la libroforma revuo Beletra Almanako. Jen speciala intervjuo al s-ro Jorge Camacho.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |