Vizitu Forumon

SOLIDARECO PRO RRAGANO SANDY

(GMT+08:00) 2012-11-05 09:34:24

La 23-an de oktobro, antaŭtage de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, Buller prelegis pri la historio kaj nuna stato de Esperanto en la sidejo de la Kuba Asocio por UN. La aranĝo estis dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj enkondukis ĝin la vicdirektoro de la Asocio, ambasadoro Aramís Fuente Hernández. Lia kono de la historio de Esperanto ne plu surprizis Buller, kiu jam antaŭe havis kun li longan konversacion. Inter kvardeko da aŭskultantoj estis Pham Thanh Nghe (ataŝeo de la vjetnama ambasado), Ana María Díaz Canals (direktorino de la Fremdlingva Eldonejo José Martí), ĵurnalistoj kaj reprezentantoj de kulturaj kaj edukaj instancoj k.a. organizaĵoj. Ĉeestis ankaŭ estraranino de UEA Maritza Gutiérrez.

La aranĝo ĉe la Asocio por UN ricevis vastan reeĥon en la gazetaro, radio kaj televido. La Kuba Nacia Televido dediĉis al ĝi preskaŭ kvaronhoran programeron. Krome, jam antaŭ la alveno de Buller la agentejo Prensa Latina amplekse informis pri la vizito.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto