Vizitu Forumon

Forpasis Laŭlum (Li Shijun)

(GMT+08:00) 2012-11-12 10:45:13

La 10an de novembro en Pekino forpasis Laŭlum (plumnomo de Li Shijun) pro malsano. Ni kore funebra tiun ĉi elstaran Esperantan akademianon kaj esprimas kondolecon al liaj familianoj.

Li Shijun ( plumnomo: Laŭlum) naskiĝis en 1923, lernis Esperanton en 1939, laboris kiel instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj, ĵurnalisto, tradukisto, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, La Mondo kaj la Ĉina Esperanto-Eldonejo, estro de Ĉina Esperanto-Instituto, membro de la Akademio de Esperanto (1983-2019), honora membro de UEA, honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj honora komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo.

Li gvidis diversajn Esperantajn kursojn por komencantoj aŭ instruistoj kaj verkis aŭ kompilis diversajn lernolibrojn de Esperanto. Pro siaj kontribuoj en kulturaj kaj literaturaj aktivadoj li ekde 1990 ĝuadas ŝtatan pension, gajnis en 2003 la unuan premion de Fondaĵo Grabowski de UEA, gajnis premion de la Ĉina Tradukista Ligo pro sia kontribuo al la traduka kulturo en 2010, gajnis premion de ĈEL en 2011 pro sia kontribuo al la Esperantomovado kaj lia traduko Ĉe Akvorando gajnis la premion OSIEK en 2011.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto