Vizitu Forumon

La 6-a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj de IKEF

(GMT+08:00) 2012-12-05 18:53:22

Saluton, karaj amikoj! Bonvenon al nia programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. De la 2-a ĝis la 4-a de novembro en Changsha, urbo de Hunan-provinco, suda Ĉinio, okazis la 6-a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj de IKEF. Pli ol cent esperantistaj komercistoj partoprenis en la kunveno kaj profunde interŝanĝis opiniojn kaj spertojn pri komercado per Esperanto. Rilate al al kunveno, mi faris intervjuon al kelkaj elstaraj esperantistaj komercistoj.

Jen estas s-ro Wang Tianyi, Esperanto-nomo Ĉielismo, novelektita prezidanto de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo), prezidanto de la ĉi-foja jarkunveno, diris, (sono1)

Ankaŭ s-ino Yu Ximei, ĝenerala sekretario de Xiamen-a Esperanto-Asocio elstara virina esperantista komercisto, diris, ke la plano de la 3-jara E-fako en la Komerca kaj Turisma Kolegio en Changsha estas plej gajno en la ĉi-foja jarkunveno. Krom tio, ŝi diris, (sono 2)

Jen venas s-ro Zhang Tiezheng, prezidanto de Suzhou-a Esperanto-Asocio. (sono 3)

S-ro Zhang Tiezheng estas profesia komercisto, tamen neniam komercis per Esperanto. Post lia emeritiĝo, li ja decidis tion fari. Li diris, (sono 4)

Troviĝas ne nur ĉinaj esperantistoj en la jarkunveno, sed ankaŭ brazila komercisto Aldreno Spek, kiu faras komercadon en Ĉinio plurajn jarojn. Rilate al la 6-a jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj de IKEF, li diris, (sono 5)

Laŭ lia opinio, kio estas plej granda diferenco fari komercadon en Ĉinio kaj en Brazilo? Li diris, (sono 6)

Karaj aŭskultantoj nun ni finu la raporton. Koran dankon pro via aŭskulto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto