Vizitu Forumon

Shanshan kaj Ding: "orelplaĉaj" voĉoj el la ĉina politika jarkunveno (feat.Gabrielo Corsetti)

(GMT+08:00) 2013-03-16 21:57:11     Redaktoro:Ding Xiaosong
(4) Zhu Liangyu (deputito de TPK): "Mia infano naskiĝis en Pekino kaj nun estas en unua lernojaro de iu pekina mez-lernejo. Mi esperas, ke en lia tria jaro li ne devigite revenos al sia registrita provinco Shandong por alia tri-jara lerno en altlernejo, se tiam jam plenumiĝis la politiko por transloka lernejo-enira ekzameno."

(5)Xu Guanju (vic-prezidanto de la Ĉina Federacio pri Industrio kaj Komerco): "La registaro devas rezolute fordoni parton de povo kaj enŝovi siajn 'videblajn manojn' en poŝojn. Tio certe reduktos obstaklon al entreprenoj kaj popolanoj kaj vigligos merkaton kaj la tutan socion."

(6) Wang Yang (pekina civilulo): "Mi konsentas pri tio, ke la registaro metas limon al aŭto-aĉeto. Sed ĉu estas justa, ke familioj, kiuj jam havas kelkajn aŭtojn, ne bezonas plu peti numeropatojn al la registaro; tamen post longtempa atendo mi ankoraŭ ne rajtas aĉeti mian unuan aŭton."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto