Vizitu Forumon

Konkurso pri partopreno en terminologia kurso

(GMT+08:00) 2014-03-27 14:53:37     Redaktoro:Lina

Same kiel en 2012, UEA denove ebligas al studentoj konkursi pri partopreno en terminologia trejnkurso de la internacia terminologia reto TermNet. La unusemajna ne-esperantista kurso okazos de la 14-a ĝis la 18-a de julio en Vieno. Antaŭkonoj pri terminologio ne estas postulataj sed jes interesiĝo pri terminologia administrado, ĉu el la vidpunkto de lingvistoj (ekz. tradukistoj), ĉu el tiu de aliaj fakuloj (ekz. inĝenieroj aŭ komputilistoj okupiĝantaj pri teknologioj por komunikado, dokumentado, klasifikado de scioj ktp.).

Per la konkurso eblos gajni subvencion por povi partopreni en la kurso. Ĝi valoras ĉ. 1000 eŭrojn kaj inkluzivas ĉambron en junulargastejo dum la kurso, unusemajnan bileton por la publika transporto, plenan studentan kurskotizon (390 eŭroj) kaj vojaĝkostojn ĝis maksimume 500 eŭroj. La subvencion gajnos du studentoj. Aliaj partoprenantoj povos gajni libropremiojn.

En la konkurso povas partopreni studentoj, kiuj estas individuaj membroj de UEA/TEJO kaj, krom Esperanto, regas labornivele la anglan. Por partopreni necesas prepari sian vivresumon (maksimume du paĝoj A4) kaj prefere unupaĝan akompanan leteron, en kiu oni klarigu, kial oni volas lerni pri terminologio. Ambaŭ dokumentojn oni sendu ĝis la 31-a de marto 2014 al tec@co.uea.org.

Pli da detaloj pri la aranĝo troviĝas en la retejo de la organizantoj:

http://www.termnet.org/english/events/tss_2014/index.php  

Raporto de partopreninto en 2012:

http://esperanto.net/tec/itss_2012.pdf

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto