|
|
||
Unu jaro post la unua atako de pirata kaptisto (phishing) nia elŝutejo www.vinilkosmo-mp3.com denove estis atakita, blokita kaj mutigita. Tio okazis la 12an /03/2014
Teknikisto nun esploras kio povos esti savita.
Sed li jam anoncis ke la unua versio de nia elŝutejo estas tro malnova kaj ke ni devos restarigi 2an retejversion kun nova kaj aktuala sekursistemo por eviti tiuspecajn atakojn.
Ni nun ne kapablas diri ĉu tio estos realigebla tuj, tio dependos de la farenda laboro kaj de la kostoj por restarigi novan elŝutejan version ..
Ni revenos por doni pli da informoj post kelkaj tagoj.
Bedaŭrinde tiu problemo alvenas kiam ni planis ekprepariĝi por la 25-jariĝo de VINILKOSMO...
Espereble tio ne malhelpos niajn projektojn...
Dume daŭre eblas akiri tute sekure fizikajn albumojn (KD) en nia enreta diskoservo.
kaj elŝuti laŭ FLAC kaj mp3 formatoj elekton de albumoj en nia spaco ĉe cd1d.
(El Vinilkosmo)
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |