|
|
||
Vespere en la 21-a de aprilo, 2014, en la Profesia Arta Kolegio de Kunming okazis Esperanto-kurso, kiun partoprenis 120 studentoj el kelkaj fakultatoj de la kolegio, el ili 40 studentoj venis de la aviada fakultato. Ili lernos nian lingvon dum la jaro en 4 grupoj.
Je la 16-23-a de majo de venonta jaro okazos la 67-a IFEF kaj la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kunming de Yunnan-provinco. Pro tio ni instruos Esperanton al studentoj, por ke ili estu volontuloj de la kongresoj.
Sinjoro Wang Minhao, prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj itala esperantistino Alessandra Madela, kiu laboras en la Media Fakultato de la Kolegio, estas instruantoj por la Esperanto-kurso. Spado, vicprezidanto de Hubei-a Esperanto-asocio, estas helpanto.
(El Spado)
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |