Vizitu Forumon

Roy McCoy nova Komisiito pri Pasporta Servo

(GMT+08:00) 2014-05-08 08:29:59     Redaktoro:Lina

En sia aprila kunsido en Norda Italio, la Estraro de TEJO nomumis Roy McCoy kiel Komisiiton pri Pasporta Servo. McCoy emeritiĝis pasintdecembre kiel longtempa redaktoro de la Jarlibro kaj prespretigisto de aliaj eldonaĵoj en la Centra Oficejo de UEA. Li pretigis por presado interalie la lastajn du adresarojn de Pasporta Servo (2010 kaj 2011). McCoy akceptis la taskon kun la kondiĉo ne esti ligita al antaŭe fiksitaj limdatoj. Li tamen kredas, ke papera eldono de la adresaro povos esti preta por presado ĝis la fino de junio.

Ankaŭ plena refunkciigo de la reta Pasporta Servo estas antaŭvidata relative baldaŭ. Volontulo en Usono estas nun laboranta pri la ĝisdatigo de ĝia sistema softvaro. Alia volontulo estas serĉata por la kreado de mapoj, dum la landaj PS-organizantoj estos enplektitaj en la pridatenaj laboroj.

Roy McCoy estas kontaktebla ĉe roymccoy.nl@gmail.com.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto