Vizitu Forumon

TEJO alvokas por prelegi pri scienco dum IJK

(GMT+08:00) 2014-05-29 15:19:05     Redaktoro:Lina
Ĉu vi volas prezenti viajn studojn dum IJK? Novtipa programero okazos, dum kiu junaj sciencistoj, esploristoj, kaj fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj. Ni invitas ĉiujn partopreni – simple sendu trifrazan priskribon al ni ĝis la 15a de majo. Jen ekzemplo: La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado. Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj vivo de la bestoj kaj homoj. Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo, mankas al vi esprimoj aŭ lerto pri tiel prelegi, indiku tion en via mesaĝo, kaj vi ricevos helpon. Por demandoj, aŭ por proponi prelegon, bonvolu kontakti la organizantojn ĉe sfaijk2014 ĉe tejo.org.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto