Vizitu Forumon

Stipendioj por la interlingvistika kursaro en Poznano

(GMT+08:00) 2014-06-13 16:23:42     Redaktoro:Lina

En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano.

Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.

Tri-persona mastruma teamo estis starigita inter ESF kaj UAM por prizorgi i.a. la administradon de la stipendioj. La komisiono decidos pri la nombro kaj valoro de la asignotaj stipendioj por la studjaro 2014-2015, kun eblo je ŝanĝoj por la postaj jaroj. Oni atendas povi disponigi stipendiojn por la tuta trijara periodo.

Detalaj informoj pri la kursaro troviĝas ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/ . Por informiĝi pri la stipendioj oni klaku la butonon "Mi volas partopreni" en la suba parto de la paĝo. La limdato por kandidatiĝi por stipendio estas la 15-a de julio 2014. La decidon oni komunikos al la petintoj ĝis la 10-a de aŭgusto.

(El Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto