Vizitu Forumon

STIPENDIOJ POR AMO-4 EN ITALUJO

(GMT+08:00) 2014-06-26 13:59:13     Redaktoro:Lina

La kvara Seminario pri Aktivula Maturigo okazos kadre de la Itala Kongreso en Fai della Paganella (23-30a de aŭgusto 2014) en montara altaĵo apud Trento. La kongresa ĉeftemo estas: 'Esperanto kaj novaj teknologioj'. Informoj: http://kongreso.esperanto.it/81/?lang=eo  

La seminario AMO-4 okazos tra kvar matenoj, la 25an, 26an, 28an kaj 29an de aŭgusto (lunde, marde, ĵaŭde kaj vendrede), kun publika resuma sesio vendrede inter la 17.00h kaj 18.30h.

La Seminaria Temo estos: Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto?

La ĉefa kaj kunordiga gvidanto estos Stefan MacGill, la vic-prezidanto de UEA. Li gvidos prezentaĵon, 'Kiel agi internacie' sekvatan de diskutgrupoj. Li gvidos rolludon pri la nove formita kontinento Azanio, kie la rolluda tasko estos la starigo de Kontinenta Komisiono por kunordigi la disvastigon de Esperanto tra ĉiuj landoj de tiu insulego. Aldone rolos tri/kvar pliaj gvidantoj, kies nomoj kaj temoj restas anoncotaj. Same baldaŭ ni anoncos eblojn por kongresanoj anonci sian deziron partopreni la seminarion.

Jen katalogo de subtemoj, kiujn ni povos trakti:

- Tradukoj: de Esperanto, al Esperanto, per Esperanto

- Vikipedio: pri Esperanto, en Esperanto

- Universitataj kursoj: pri Esperanto (kaj interlingvistiko); en Esperanto

- La esperanta popolo: socia konsisto; muziko, kulturaj interŝanĝoj

- Kunlaboro kun landaj/lokaj branĉoj de ne-esp-istaj internaciaj organizoj

UEA proponas kvar stipendiojn, po €125 por mildigi la kostojn de partopreno en la seminario. Ni invitas petojn por ricevi tiun sumojn. La petoj donu bazajn biografiajn informojn, resumu la ĝisnunajn movadajn rolojn de la petanto kaj la planojn por poste bone eluzi la gajnitajn konojn kaj spertojn en plua agado. La petmesaĝoj (modela longo ĉ. 500 vortoj) venu al stefan.macgill ĉe gmail.com kaj michela.lipari ĉe tiscali.it. Limdato por alveno: la 10a de julio. La petojn prijuĝos kvarpersona komisiono (UEA, LKK/IEF kaj IEJ). Ni anoncos al la petintoj la rezultojn ĝis la 15a de julio.

Stefan MacGill

Vicprezidanto de UEA

Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto