Vizitu Forumon

Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton

(GMT+08:00) 2014-08-28 14:00:18     Redaktoro:Lina

En la Solena Fermo de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian 90-an naskiĝdatrevenon.

Fondaĵo Grabowski de UEA estis kreita antaŭ 30 jaroj per donaco de la pola-venezuela esperantisto Adamo Goralski por subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro. Ĝia juĝkomisiono konsistas el Ulrich Lins (Germanio), István Ertl (Luksemburgo) kaj Shi Chengtai (Ĉinio).

La premio konsistas el monsumo de 1150 usonaj dolaroj. Marjorie Boulton ricevas ĝin kiel rekonon pro sia tuta vivoverko, kiu inkluzivas multajn pintajn verkojn de la Esperanto-literaturo, kiel ekzemple la poemarojn "Kontralte", "Eroj kaj aliaj poemoj, "Rimleteroj" (kun William Auld) kaj "Du el" (kun Pol Thorsen); la novelaron "Okuloj"; la dramkolekton "Virino ĉe la landlimo"; la biografion "Zamenhof, aŭtoro de Esperanto"; la biografian-literaturan studon "Poeto fajrokora: la verkaro de Julio Baghy", kaj la popularan progresigan legolibron "Faktoj kaj fantazioj".

Marjorie Boulton estas membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de la Akademio Literatura de Esperanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto