Vizitu Forumon

AMU Poznanon!

(GMT+08:00) 2014-09-25 13:48:15     Redaktoro:Lina

ESF jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon.

Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon "AMU Poznanon", laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas specialan donacprogramon "AMU Poznanon": por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo "Amu Poznanon" helpos subteni tiun unikan programon per $10 000, entute, en 2015!

Kvankam la plejparton de laboro la studentoj faras distance, oni devas veni kaj persone ĉeesti la universitatan sesion du-foje jare, en februaro kaj septembro, kaj la kolektita mono helpos al esperantistoj, kiuj bezonas tian helpon, pagi la studkostojn kaj vojaĝkostojn, ja por kelkaj el ili, ekzemple, brazilanoj, la flugdistanco estas pli ol 10 mil kilometroj! Vi povas donaci rete (http://esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu "por AMU Poznanon", kaj samtempe sciigu al admin ĉe esperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco... duobligita!

Lernu pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto