Vizitu Forumon

De la "jaro Montevideo 60" al Lillo –100-a UK

(GMT+08:00) 2014-09-30 17:01:16     Redaktoro:Selena
Jam frue venis la novan numeron de Esperanto, la oktobra numero kun bunte aranĝitaj tekstoj:

Tralegante la revuon, mi estas forte kaptita de la artikoloj pri la "jaro Montevidea 60" kompakte vicigitaj, kiuj kunportas festan nuancon de Esperantujo.

En sia malferma artikolo sur la paĝo 195 sinjoro Fabrício Valle donas la titolon: La unua rezolicio sub la lupeo, en kiu li retrorigardis la historion, kaj tuttekste notis la rezolucion favore al Esperanto faritan de Unesko en la jaro 1954. Li komentis je la fino de la aritikolo, ke la "jaro Montevideo 60" celas ja festi la jubileon de tiu granda venko de la E-movado, se dum la festado tra la jaro ĝis Lillo—kaj ĉefe post ĝi—la esperantistoj certe bezonos pli funde fosi sur la kampo de apliko de Esperanto en edukado, scienco kaj kulturo, por ke la jubileanta rezolucio finfine eĥiĝis ekster Esperantujo, superante la statuson de nur ZEO."

Ĝojan feston! La 60-jariĝo de la rezolucio de Unesko pri Esperanto estas preteksto por UEA lanĉi grandan mov-kampanjon, kiu atendas nun la iniciaton de esperantistoj por festado kaj agado. En la rubriko Kunfesti kaj agi por la jaro Montevidea 60 sur la paĝoj 204-206 ni legas artikolojn titolitajn respektive Rekreskigo de memfido kaj memkono de Mark Fettes kaj Barbara Pietrazak, Unesko-agado en plena kompleto per M60 de la redakcio de la revuo Esperanto, kaj Kelkaj agadoj por la "jaro Montevideo 60" . Ankaŭ ILEI-agado sur la paĝo 211 anoncas per la titolo Historia evento, al kiu E-instruistoj ne povas manki, ke "okazos la Tria Tutmonda Kolokvo de Instruado de Esperanto de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015, organizata de ILEI kaj sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Asocio." Gratulinde, ke ILEI firme antaueniras per du gravaj iniciatoj: kaj la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto kaj la Premio Mauro La Torre. Pri la lasta legindas la konigo sur la sama paĝo. Tre grava estas laŭ mi la artikolo titolita Genetiko de la origina peko, verkita de Joseph van der Vleugel, kiu klarigis la temon de la 99-a UK--- Ĉu la nepoj nin benos, streboj al daŭripova estonteco, pri la origino, pri la enhavo.

Sur la paĝo 197 estas rubriko Unua Alineo. Substrekindas ĉi-rubrike la teksto pri la Membrovarba Kampajno de UEA Ni kune laboru ĉar "Sen fajro ne brulas eĉ pajlo".

La rubriko Dek Demandoj sur la paĝo 198-199 montras, ke Anna Löwenstein, la unua virino intervjuata en la rubriko, kiu respondis la demandojn pri virina rolo en Esperanta-movado, pri ŝia dediĉo al la literaturo, pri la ĉijara itala kongreso kun nova formulo, pri ŝia agado sur la kampo de E-instruado ktp. Tre interesas min ŝia komento pri la raporto de Humphreu Tonkin pri la Belartaj Konkursoj 2014 aperinta en antaŭ numero. La saĝa verkistino diris: "Leginte lian raporton mi volus komenti, ke por verki bone, prefere oni studu ne nur la Esperantan tradicion, kiu plejparte atingus nur bronzan aŭ arĝentan medalon en la verkistaj ĉampionludoj, sed ankaŭ la plej bonajn nuntempajn aŭtorojn en la propra lingvo." Vere ĝuinda estas la intervjuo!

Sekvas tuj sur la paĝo 200 la artikolo verkita de Renato Corsetti, kiu konigas la novan aspekton de la Itala Kongreso sub la titolo Blastfemoj kontraŭ la tradicio de la E-kongresoj, el kiu legantoj informiĝos, ke italoj kuraĝe kaj radikale ŝanĝis la aspekton de la nacia E-kongreso kun granda sukceso. Li proponus, ke "Indus ankaŭ por aliaj asocioj en krizo provi revivigi sian kongreson. Tio, kompreneble, postulas gigantan informan laboron."

La rubriko Kalejdoskopo sur la paĝoj 202-203 per naŭ titoloj larĝigas la horizonton. La artikoloj pri lingvistiko ankoraŭ okupas spacon, interalie Amu Poznanon verkita de Jenja Amis estas okulfrapa.

Inter la artikoloj rilate al la 99-a UK sur la paĝo 207 estas Ne dubu, ke la E-teamo venkis. Temas pri futbala matĉo dum la kongreso. Jorge Montanari, kiu organizis la teamon, kaj ŝvite laboris por la "venko" de la futbalo, skribis la tutan aventuron de la futbal-ludo kun E-teamo en Bonaero, kiu finiĝis per "granda venko" de nur tri goloj kontraŭ ok. Sed, li skribis "Tiu malvenko tamen malgraviĝas antaŭ la grandega venko sur la kampo de informado: artikoloj antaŭ kaj post la matĉo aperis en la ĵurnalo Olé (80,000 ekzempleroj tage) … kun granda foto de nia teamo. Ne kredeble, ke nun nia teamo aŭ nia interancia lingvo ekfuroras inter la argentinaj sportemuloj, sed certe amaso da ili nun scias, ke Esperanto ekzistas aŭ ke ĝi ankoraŭ estas viva. Jen ja granda venko!"

Pri UK estas ankaŭ du notoj sur la paĝo 210 pri okazintaĝoj en la bonaera UK kaj invito sponsori spektaklon en Lillo por festi la 100-an Universalan Kongreson. Kaj sur la paĝo 201 ni legas, ke UEA anoncas pli frue ol kutime la Belartajn Konkursojn 2015, kaj Soneto de la Lumturo, al kiu estis asignita la unua premio en la belartaj konkursoj 2014, estas tuttekste aperanta sur la paĝo 201.

Soneto de la Lumturo

Jarmile banas la urbon laktlume'

gvatante, por protekti de l`obskuro,

sur pint` de promontoro la lumturo

per faskoj ĉiokovraj, taktozume.

La disoj de la lumo amblas brume

en la narkota helo de daturo;

en la vizaĝoj palas misaŭguro

de lumostri` vundonta praharpune.

Sed preter la reflektoj sur mar-glaŭko,

trans terkonturoj kaj insul` Marola

koŝmaraj marserpentoj ŝlimen migras.

Kaj kie nokt` apertas kiel faŭko

droninte mi marfunde kuŝas sola

ĉe nigraj algoj, nigra roko, sablo nigra.

----Jesus Moinhos Pardavila

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto