Vizitu Forumon

Komitato de TEJO 2014-2016 - la plej granda komitato ekde jardeko

(GMT+08:00) 2014-10-23 08:33:09     Redaktoro:Lina

Antaŭ iom pli ol monato, kun ioma prokrasto ligita kun sanproblemoj de nia Ĝenerala Sekretario, ni rekomencis nomumadon de komitatanoj. Post monata laboro jen mi ĝojas prezenti al vi la rezulton, kies unua konstato estas, ke ni havas nun la plej grandan komitaton almenaŭ en la lastaj 10 jaroj. En la komitato membras 31 komitatanoj A reprezentantaj Landajn Sekciojn, 2 komitatanoj A reprezentantaj Fakajn Sekciojn, 4 komitatanoj B reprezentantaj individuajn membrojn, neniu komitatano C (elektata de komitatanoj A kaj B) kaj 7 estraranoj. Sume do estas 44-persona Komitato de TEJO. Tiu nombro ankoraŭ povas kreski, ĉar ni esperas ke ankoraŭ iuj Landaj Sekcioj nomumos siajn komitatanojn aŭ entute novaliĝos al TEJO, aŭ elektiĝos novaj komitatanoj C.

Amike, Łukasz Prezidanto de TEJO

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto