Vizitu Forumon

Biblioteka Apogo Bachrich unuafoje subvenciis

(GMT+08:00) 2014-10-30 16:06:03     Redaktoro:Lina

La fondaĵo "Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich", kiun UEA povis starigi ĉi-jare per donaco de la gefiloj de ges-roj Bachrich, disdonis 1 500 eŭrojn kiel siajn unuajn subvenciojn. Ĉiuj sep petintoj ricevis subvencion, kiun la Libroservo de UEA sendos kiel librojn aŭ aliajn eldonaĵojn laŭ la dezirlistoj, kiujn la petintoj sendis.

Subvencion ricevis Esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki (363 EUR), Bonaera Esperanto-Asocio (258 EUR), Interkultura Centro Herzberg (237 EUR), Unuiĝo Togolanda por Esperanto (229 EUR), Reinhard Haupenthal (206 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (130 EUR), Kulturdomo de Esperanto (Grésillon; 77 EUR).

Biblioteka Apogo Bachrich daŭrigas la tradicion de la iama Biblioteka Apogo Thorsen, kies bonhavon donacis ges-roj Roma kaj Poul Thorsen kaj kiu helpis pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj ekde 1997 ĝis 2011. Post unu jaro sekvos la dua aljuĝo de subvencioj de la nova fondaĵo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto