|
|
||
La ĉi-jare premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estas nun facile alireblaj libroforme. Same kiel unuafoje en la pasinta jaro, la eldonejo Mondial aperigis ilin laŭ interkonsento kun UEA sub la titolo "Belarta rikolto 2014". Krom la 10 premiitaj verkoj, la 61-paĝa volumo enhavas la raporton de Humphrey Tonkin, prezidanto de la Belartaj Konkursoj. Fine de la libro legeblas aldone la artikolo "La laboro de verkisto" de la itala Nobel-premiito Luigi Pirandello, aperinta en 1938 en "Literatura Mondo".
"Belarta rikolto 2014" estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo: € 9,00 (plus sendokostoj kaj en EU imposto de 6%). Por la sama prezo plu haveblas ankaŭ la 91-paĝa "Belarta rikolto 2013".
Por rekte mendi:
Belarta rikolto 2013: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9002
Belarta rikolto 2014: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9088
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |