Vizitu Forumon

La UK en Nitra kun ŝtatestra protekto kaj speciala poŝtmarko

(GMT+08:00) 2014-12-23 16:36:57     Redaktoro:Lina

La preparlaboroj por la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en la slovaka urbo Nitra komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj. La prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, s-ro Stano Marček, kun fiero informas, ke la prezidento de Slovakio, s-ro Andrej Kiska, akceptis la inviton de SKEF fariĝi la Alta Protektanto de la 101-a UK. S-ro Kiska estis elektita kiel ŝtatestro ĉi-jare kaj plenumas la 5-jaran oficon ekde la 15-a de junio.

Aperos ankaŭ porokaza poŝtmarko. La ĝenerala direktoro de la Slovaka Poŝto, inĝ. Tomáš Drucker, konfirmis tion en letero al Stano Marček, en kiu li skribis pri la intenco eldoni du poŝtmarkojn en 2016, kiam Slovakio unuafoje funkcios kiel la prezida lando de Eŭropa Unio. Jam pli frue estis decidite, ke la unua marko estos dediĉita al "ŝtat-reprezentaj aferoj", sed la dua ankoraŭ ne havis specifan temon. "Tial ni bonvenigas vian iniciaton eldoni poŝtmarkon okaze de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu same okazos ĉe ni la unuan fojon", skribis inĝ. Drucker, aldonante, ke "per komunaj fortoj ni sukcesos videbligi nian landon ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto