Vizitu Forumon

IJK en 2016 okazos en Pollando

(GMT+08:00) 2014-12-25 17:06:03     Redaktoro:Lina
Vroclavo (Wrocław), en sud-okcidenta Pollando, estos la kongresurbo de la 72-a Internacia Junulara Kongreso – decidis la Estraro de TEJO en sia retkunsido, la 17-an de novembro 2014. Pola Esperanto-Junularo proponis okazigi la kongreson en 2016 en tiu urbo, ĉar en la sama jaro ĝi estos ankaŭ la Eŭropa Kultura Ĉefurbo, apud Donostio en Hispanio. Unu el la avantaĝoj de Vroclavo estas proksimeco al Nitra (Slovakio), kie tuj post la 72-a IJK okazos la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.

La lasta IJK en Pollando okazis 11 jarojn pli frue en Zakopane (2005).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto