|
|
||
Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:
■Vi aĝas sub 30 jarojn je la komenco de 2015 kaj estas individua membro de TEJO en 2014.
■Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)
■Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO
Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:
■Loĝado ekster Eŭropo
■Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
■Aktivado en landa aŭ loka organizo
■Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
■Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado*
Por partopreni, vi devas plenigi la aliĝilon, kiu troviĝas je la fino de la teksto. Ĝi haveblas en la formatoj .odt kaj .doc. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO. Aliaj aldonaj dokumentoj (rekomendoj, motiviga letero, ktp) estas bonvenaj. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo@tejo.org kaj ijk@tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko "TEJO – partoprenu IJK-n", kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 25-an de novembro 2014. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |