Vizitu Forumon

Por 50-jara jubileo de Esperanto-elsendo de ĈRI

(GMT+08:00) 2014-12-16 18:23:22     Redaktoro:Lina

Karaj amikoj, en la jaro 2014 la Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia renkontas sian 50-jaran jubileon. Okaze de la jubileo, ni ĝoje ricevis gratulajn mesaĝojn de niaj aŭskultantoj. Poste ni legos el ili kelkajn mesaĝojn.

Unue estas la gratula mesaĝo de eksa prezidanto de UEA Renato Corsetti. Ŝajnas, ke mi mem lernis Esperanton en la sama periodo kiam Ĉina Radio Internacia komencis dissendi. Iusence ni restis kune dum 50 jaroj, kaj, se ni estus geedzoj, ni rajtus festi nian "oran geedziĝon" laŭ la itala kutimo.

Multo okazis dum ĉi tiuj jaroj. Esence oni povas resumi la okazaĵojn per malmultaj vortoj: Ĉinujo supreniris en la mondo kaj Eŭropo kompare malsupreniris. Tio validas ankaŭ pri Esperanto, ĉar Esperanto estas socia fenomeno kaj ĝi ne povas evolui malsame ol evoluas la socioj, en kiuj ĝi vivas. Kaj tio signifas ke ankaŭ Ĉina Radio Internacia estas nun en tre pli bona pozicio ol ĝi estis tiam. Sufiĉas rigardi la malpliiĝon de la radiaj dissendoj en Esperanto en Eŭropo por kompreni la fenomenon.

Multaj estas miaj memoroj pri ĈRI dum ĉi tiuj 50 jaroj. Plurfoje mi estis intervjuita kaj tute aparte dum mia periodo kiel prezidanto de UEA. Plurfoje mi sendis bondezirojn al la esperantistaro okaze de la nova jaro aŭ de la ĉina nova jaro pere de ĈRI. Sed la unuopa memoraĵo, kiun mi preferas mencii, rilatas al la disvastigo de Esperanto.

Mi ĉiam interesiĝis pri evoluo de Esperanto tra aziaj landoj, ĉar mi antaŭvidis, ke Azio ludos pli gravan rolon dum la tria jarmilo. En la kontaktoj kun komencantoj en aziaj landoj tre ofte mi eksciis, ke la lernanto lernas la parolatan Esperanton nur per la dissendoj de ĈRI. En tiu senco ĈRI estis ankaŭ lernejo pri Esperanto. Nun, kompreneble, tiu rolo ne estas tiel esenca, ĉar eblas aŭdi Esperanton en la reto el pluraj fontoj, se oni havas la ĝustajn programojn, sed en tiuj jaroj aŭskultado de ĈRI estis la sola rimedo.

Do mi povas bondeziri al ĈRI ankoraŭ 50 jarojn da avangarda kultura laboro per kaj pri Esperanto.

Sekve ni legu la gratulan mesaĝon de Leopold Patek el Aŭstrio. Jen la mesaĝo: okaze de la 50-jara jubileo, mi varmege gratulas al la Esperanto-Sekcio de ĈRI! Kiam mi, la 14an de julio 1977, la unuan fojon suksesis aŭskulti vian Esperanto-programon, mi ne povis imagi ke via programo akompanas min 37-jarojn kaj espereble pli. Pri la enhavo de tiu ĉi disaŭdigo mi nenion memoras, ĉar mia ĝojo estis tiam tro granda, por serioze sekvi la enhavon. Ekde tiam mi iĝis konstanta aŭskultanto de via elsendo kaj helpe de viaj programoj mi konatiĝis iom post iom pli kun via lando. Dum tiu pionira tempo de mia aŭskultado, kiam Ĉina Radio Internacia ankoraŭ nomiĝis Radio Pekino, estis la plej ŝatataj programeroj "Esperanto en Marŝo"kaj "Leterkesto". Tiam mi ne povis imagi ke mi nun povas aŭskulti vian programon per komputilo, sen perturboj kaj kiel eŭropano eĉ mezonde el Albanio.

Fine estas mesaĝo sendita de Aleks el Francio. Ekde 2005, mi estas en rilato kun ĈRI,dum aliaj UK-j mi renkontis diversajn raportistojn de la Eo-Redakcio: Ĝoja, Shanshan, kaj aliaj. Mi eĉ faris por ĈRI kelkajn intervjuojn de partoprenantoj, mi tre ĝojis kunlabori tiumaniere.

La kulmino de miaj rilatoj kun ĈRI estis en 2010, kiam mi vojaĝis dufoje al Ĉinio, dank'al la Eo-Redakcio.

Mi deziras longan vivon kaj pluan elstaran sukceson al la Esperanto-Redakcio de ĈRI, unu el plej imponaj montrofenestroj de la profesia apliko de Esperanto.

Karaj amikoj, ankoraŭ estas multaj gratulaj mesaĝoj senditaj de niaj aŭskultantoj. Ĉi tie nome de la tuta teamo de la Esperanto-Redakcio, mi elkore dankas pro la konstanta subteno de niaj aŭskultantoj kaj sincere esperas sanon, feliĉon kaj ĉion bonan al niaj karaj aŭskultantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto