Vizitu Forumon

Sukcesis AMO-6 en Slovakio

(GMT+08:00) 2014-12-04 08:34:33     Redaktoro:Lina

De la 13a ĝis la 16a de novembro en Slovakio sukcese okazis la sesa AMO-seminario de UEA kadre de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Teknologio kun la ĉeftemo: Ciferecigo de la Esperanto-kulturo.

Post bonvenigaj vortoj kaj la oficiala malfermo de la seminario, la 45-kapa publiko spektis bunte ilustritan lumbildan prezenton pri la celoj de AMO, pri la ses okazintaj seminarioj, la planoj por okazontaj seminarioj ekde nun kaj tra 2015.

Sekvis tema enkonduko de Petro Balaž, kiu emfazis la gravecon sekurigi malnovan materialon dum ĝi ankoraŭ ekzistas kaj alireblas. Tiam venis la vico de ĉiuj gvidantoj unu post alia prezenti sin kaj koncize sian temaron.

Ĉi tie ni prezentas iujn rekomendojn de la sesa AMO-seminario al UEA, ekzemple, UEA helpu al verkistoj solvi problemojn pri kopirajto, kaj donu ekzemplon per simpligo de la pluuzo de siaj propraj dokumentoj pere de licencoj de Krea Komunaĵo aŭ simila vojo; UEA kaj la nunaj agantoj decidu pri optimumaj solvoj por diversaj taskoj kaj projektoj kaj faru al la komunumo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto