Vizitu Forumon

AMO 7: la arto prepari sin por intervjuo

(GMT+08:00) 2014-12-30 13:26:05     Redaktoro:Lina

Se ni ne komunikas niajn aktivecojn al la tuta mondo, tio estus signo, ke ni nenion lernas dum AMO-seminario.

Kunvenas en Lomeo, Togolando, 25 lertaj esperantistoj el 4 landoj: Ebura Bordo, Niĝerlando, Benino kaj Togolando. Pluraj montris grandan ĝojon revidi konatulojn.

Malfermis la unuan kunsidon Didier Apelete AGBOLO, estro de la nacia Komitato de Unio Togolanda por Esperanto (UTE) kaj preleganto de AMO 7. Poste parolis Adjévi ADJE, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA, eks-prezidanto de UTE kaj ĉefa organizanto de AMO 7. Alvenis Kokou Marcus ATTAGLO, prezidanto de UTE kaj ankaŭ li bonvenigis la partoprenantojn.

Partoprenantoj laŭtlegis salutmesaĝojn de Stefan MacGILL, vic-prezidanto de UEA kaj respondeculo pri la programo AMO, de LEE Jungkee, estrarano de UEA pri Afriko, de Renato CORSETTI, eks-prezidanto de UEA kaj konsilanto de Afrika Komisiono kaj de Jean CODJO, vic-kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA.

Aperis ok ĵurnalistoj el kvar amaskomunikiloj dum la solena malfermo. Ili abunde fotis kaj intervjuis la organizantojn kaj prelegantojn.

Matene Mireille Grosjean prezentis per multaj fotoj Unuiĝintajn Naciojn. Poste la partoprenantoj ricevis taskon solvendan en grupoj kiel prepari sin por kunveno kun ĵurnalisto aŭ alia gravulo.

Posttagmeze Didier Apelete Agbolo, profesia retmastro, gvidis la partoprenantojn en konstruon de retejo. Ok komputiloj estis je dispono, same projekciilo kaj ekrano; sekve ĉiuj povis en etaj grupoj sekvi la malkovron de la programo <>. Tuj la junuloj improvizis kreante amuzajn paĝojn per tiu tre simpla ilo.

Sciendas, ke la preparo de Mireille Grosjean por la AMO-seminario interesis la gvidantojn de la Popola Afrika Altlernejo de Ĝenevo, kie ŝi estis en novembro 2014 dungita por gvidi tiun lertigadon. Do nia Esperanto-movado helpas al publika instanco.

Samtage kun la fermo de AMO 7 en sendube sunplena Lomeo malfermiĝis AMO 8 en neĝkovrita norda Germanio kadre de la junulara renkontiĝo JES.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto