Vizitu Forumon

ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo

(GMT+08:00) 2015-01-07 08:29:52     Redaktoro:Lina

ISAE SENPAGE DISPONIGAS PLI OL 60 JAROJN DE SIA REVUO

Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis en Interreto ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ĉirkaŭ 2000 artikoloj el la periodo 1949-2014 estas nun legeblaj en PDF-formato, skanitaj kunlabore inter ISAE kaj Interkultura Centro Herzberg (http://ic-herzberg.de). Serĉilo ebligas trovi artikolojn, ekzemple, lau verkinto aŭ titolo. La senpage alirebla arkivo troviĝas ĉe https://scienca-revuo.info/issue/archive Scienca Revuo estas grava kaj tradicia periodaĵo en Esperanto. Ĝi aperas ekde 1949 kaj estas daŭrigo de Internacia Scienca Revuo, fondita en 1904. Krom publikigi sciencajn artikolojn el ĉiaj fakoj ĝi havas ankaŭ sekciojn pri terminologio, pri scienco kaj socio, kaj pri la rilato inter scienco kaj Esperanto. ISAE fondiĝis en 1906 kiel la unua esperantlingva asocio de fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj kaj interesatoj pri sciencaj aferoj. Ĝi estas aliĝinta al UEA kaj ekde 2013 oficiale registrita kiel asocio ĉe la Komerca Ĉambro de Roterdamo. ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj fakoj. Kiu emas fake verki aŭ alie subteni la scienca agadon de la asocio bv. viziti la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship (Laŭ komuniko de la estraro de ISAE)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto