Vizitu Forumon

Internacia Junulara Festivalo, Italio, aprilo 2015

(GMT+08:00) 2015-01-22 08:39:34     Redaktoro:Lina

Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon de amikeco, amuziĝo kaj respekto al diverseco. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj. Tre facilas amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj.

Ĉiujare IEJ (Itala Esperantista Junularo) elektas temon por la festivalo, pri kiu estas organizitaj prelegoj, diskutrondoj kaj gruplaboroj. La distra programo estas taga kaj nokta, okazas ankaŭ lingvokursoj de la itala, de Esperanto kaj de aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresantoj. Dum la vespera programo estas koncertoj, spektakloj, internacia vespero, nokta urbumado ktp. Krome, la ĉefaj distrejoj estas la tutnoktaj trinkejo, diskejo kaj la plej trankvila gufujo.

Kunlabore kun la lokaj institucioj ni strebos vizitigi al vi la plejbelaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime okazas duontaga kaj tuttaga ekskursoj.

Tamen, kiel konate, nenio endas dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiel uzi sian tempon!

Retejo: http://iej.esperanto.it/ijf  

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto