Vizitu Forumon

Travido de konsuma ago de ĉinoj, kiuj naskiĝis post 1980

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44
Kian koncepton pri konsumado havas homoj naskitaj post la jaro 1980? En 2005, internacia fama investa banko, pariza BNP Prime Peregrine jam publikigis esploran raporton dirante, ke ĉi tiuj ĉinaj junuloj, kiuj naskiĝis post la plenumo de la politiko de laŭplana naskado, fariĝis ĉefa forto de ĉina konsumado, ilia forta postulo pri markoj, modo kaj funkcioj akcelas senĉesan kreadon de ĉinaj produktoj. Do, kian influon iliaj konsumaj koncepto kaj ago portos al la ĉina socio?

En 2006, pri la juna generacio iuj monde famaj markoj speciale regulis merkatan strategion en Ĉinio. La monde moda brakhorloĝa marko Swatch difinis siajn konsumantojn de 8 jaraĝaj al 80 jaraĝaj, sed invitante unuan figuran ambasadoron en Ĉinio, ĝi ankoraŭ elektis stelon, Li Yuchun, naskitan post 1980. Ankaŭ COCA COLA elektis kunlaboron kun korporacio pri reta ludilo, plej bonvenigata de junaj homoj.

Samtempe kun tio, iuj ĉinaj komercistoj komencis svingi la manon al la homoj naskitaj post 1980 per klara sinteno. En decembro de la lasta jaro, la grupo Legendo speciale kreis multajn modajn poŝtelefonojn por ili. Legendo unuafoje forlasis sian konstantan komercan figuron kaj ĉefe akcelis konceptojn de modo kaj reta amuzo.

Altnivela vicĝenerala direktoro de Legendo sinjoro Liu Zhijun diris, ke ĉu produktoj konformas al ĝuo de junuloj, tio multgrade decidas vendan staton de poŝtelefonoj.

"Ĉu produktoj povas bone servi al junuloj, efektive tio multgrade povos influi tion, ĉu la poŝtelefono povos esti populara. Tial ni faros bonan desegnon por la junuloj kaj faros desegnon en modaj aspektoj kaj amuzaj funkcioj."

En la lasta jaro, ankaŭ ĉinaj financaj establaĵoj kreis multajn produktojn konformajn al la postuloj de junaj homoj. Ĉina banko Zhaoshang sinsekve kreis du kreditajn kartojn por ili. Vicestro de la banko Zhaoshang sinjoro Tang Zhizhong diris, ke kiam la karto "hello kitty" kun fama karikatura figuro Hello Kitty eniris en la merkaton, ĝi tuj akiris amon de junaj virinoj, en 21 tagoj oni vendis 60 mil. Kaj kredita karto kun la nomo "MSN" estas bonvenigata de junaj oficejaj homoj.

Ni kreis ankaŭ karton MSN, tio celas oficejajn homojn. Ĉi tiu karto ankaŭ estas bonvenigata, nun ni jam dissendis pli ol 600 mil."

Laŭ enketo, nun estas 280 milionoj da gejunuloj en Ĉinio, naskitaj post 1980. Ili estas potencialaj konsumantoj. Ili plej multe konsumas vestojn, elektron-produktojn, amuzon, kreivajn produktojn kaj karikaturajn komercaĵojn.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto