|
|
||
"Pekino posedas la urban historion de pli ol 3 000 jaroj kaj la ĉefurban historion de pli ol 850 jaroj, la profunda kultura akumulo fariĝis fonto de kreiva ideo, samtempe Pekino estas altgrade internacia urbo, diverslandaj kulturaj interfluoj estis faritaj en Pekino, tio alportis al Pekino novan kreivan ideon, novan penson kaj novan koncepton, kiuj kunligiĝis al la tuta mondo."
Por subteni disvolvon de entreprenoj pri kreiva ideo, la pekina registaro kaj la zhongguancun-a scienc-teknika zono alprenis serion da favoraj rimedoj en la lastaj jaroj. Antaŭ nelonge, pekina kultura disvolva grupo Gehua kaj la zhongguancun-a scienc-teknika zono kune organizis "pekinan centron de fako de kreiva ideo".
Sinjoro Shi Jingsheng, media ĝenerala direktoro de la grupo Gehua, konigis la centron. Li diris:
"Kreiva ideo de Gehua celas ne iun produkton, sed establigon de plena teraso por servado al si mem kaj aliaj entreprenoj pri kreiva ideo. La pekina centro de fako de kreiva ideo altiras entreprenoj de originala kreo, ĉi tiuj entreprenoj havas esploran kaj ekspluatan kapablon, originalecon kaj merkatigan kapablon. La centro efektive ludis demonstran kaj gvidan rolon por pekina fako de kreiva ideo."
Sinjoro Zhao Hong, vicestro de ekonomia instituto sub pekina akademio de sociaj sciencoj, opiniis, ke en la estontaj kelkaj jaroj la tendenco de pekina fako de kreiva ideo estos forta, precipe la pekina registaro difinis la fakon kiel la strategian fakon de Pekino en la estontaj 5 jaroj, pro la merkata forto kaj gvido kaj akcelo de la registaro, la perspektivo de la fako en Pekino estos tre vasta.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |