Vizitu Forumon

Ĉena supermerkato eniris en "milojn da vilaĝoj"(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Por malstreĉi la menciitajn problemojn, la ĉina registaro speciale asignis kapitalon el la centra financo por kamparaj supermerkatoj. De 2005, la ĉina centra financo jam asignis pli ol 500 milionojn da juanoj, ankaŭ ĉina ŝtata disvolva banko asignis 10 miliardojn da juanoj de politika kredito.

Nun, preskaŭ ĉiuj supermerkataj entreprenoj, kiuj partoprenis en la "merkata programo de mil vilaĝoj", pliigas nombron de kamparaj retaj punktoj. Sed tio estas nur unu flanko de ĉina plivastigo de la kampara konsuma merkato. Sinjoro Bo Xilai, ĉina ministro pri komerco, diris:

"Ni konstruas cirkulan reton de agrikulturaj produktoj, nome en la tuta lando konstruos cent grandajn pograndajn merkatojn. Cetere, ni subtenos cent grandajn pograndajn entreprenojn pri agrikulturaj produktoj. Samtempe 2 mil grandaj pograndaj merkatoj realigos normaligon kaj modernigon."

La kuranta jaro estas la 3-a jaro de la "merkata programo de mil vilaĝoj", laŭ konigo la programo estos akcelitaj en ĉiuj gubernioj, kiuj posedas kondiĉon, nove konstruos 100 mil ĉenajn butikojn kaj ĉefe ekspluatos komercaĵojn, kies vendaj kvantoj estas grandaj en la kamparo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto