Vizitu Forumon

Ĉinio disvastigas akvoŝparan agrikulturon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Agrikulturo estas ĉina unua granda uzanto de akvo, la uzkvanto superis 64% de tutlanda uzkvanto, sed proporcio de efika utiligo de akvo ne atingis duonon. Pro serioza manko de akvaj riĉfontoj, en multaj ĉinaj lokoj oni disvastigas akvoŝparan agrikulturon kaj celas konsumi malpli da akvo kaj akiri pli da agrikultura profito. La nordo ĉiam estas ĉina relative seka regiono.

En vilaĝo Dongliang de la ĉina provinco Shandong, 65-jaraĝa Liu Xingliang zorgas pri pli ol 30 hektaroj da vinberejo. En lia vinberejo, ekzistas maldikaj kaŭĉukaj tuboj sur ĉiuj vicoj de pergoloj, en la tuboj troviĝas multaj truoj, akvoguto falas el la truoj kaj malrapide penetras en la teron. Liu Xingliang sciigis al raportisto, ke li alprenis monde plej progresintan gutirigacian teknikon. Li diris:

"Irigacio de granda akvo ne konformas al vinbera planto. Vinbero radikas sub la tero je 20 centimetroj, tial sterko estas metita ĝuste tien kaj la gutado atingas tiun tavolon por ke la sterko ne penetru suben."

Liu Xingliang diris, ke de 2000 li plantas vinberon, post du jaroj li uzas gutirigacian instalaĵon. Antaŭe la produkta kvanto estis 60 kilogramoj, nun povas atingi 120 kilogramojn kaj profito pohektara duobliĝis.

Gutirigacio estas progresinta akvoŝpara maniero, sed investo estas alta, multaj kamparanoj ne povas sendepende pagi la investon. Tial, kunlaboro inter korporacio de agrikulturaj produktoj kaj kamparo fariĝis nuna ĝenerala vojo de disvastigo de la maniero en Ĉinio. Gutirigacia instalaĵo en la vinberejo de sinjoro Liu ĝuste estis kune investita de la vilaĝo Dongliang kaj singapura korporacio "Fufazhongji". La korporacio aĉetas bonkvalitajn vinberojn, poste eksportas ilin, tiel la korporacio kaj kamparanoj tute havas profiton. Laŭ neplena statistiko, nun la areo de agro, en kiu oni uzas la teknikon, jam superis 800 mil hektarojn.

Nun ni konigu al vi uzadon de karto IC en akvoŝpara irigacio. Nun, karto IC jam estas ofte uzata. Kia rilato inter ĝi kaj agra irigacio? Nun ni kune venu al vilaĝo Xiaowu de la ĉina provinco Shan'xi kaj serĉu la respondon.

En la vilaĝo Xiaowu, troviĝas pli ol 370 hektaroj da agroj, la vilaĝo sidas en seka regiono. Por estro de la vilaĝo Hou Zhongxi, kolekto de akvokosto estis plej malgaja afero.  

"Pro manko de akvo, fratoj malcedis unu al alia, ĉar se agro estis irigaciita, oni akiros profiton, alie, oni akiros nenion."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto