Vizitu Forumon

Ĉinio liveris al eksterkapitalaj entreprenoj pli vastan ŝancon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

La 21-an de februaro en Sidnejo, okazis ĉina komerca pinta konferenco, 2008. En la konferenco, vicestro de oficejo de politika esploro sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio sinjoro Zheng Xinli faris parolon dirante, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio montris direkton de ĉina ekonomia reformado, poste Ĉinio liveris pli vastan ŝancon al eksterkapitalaj entreprenoj eniri en la ĉinan merkaton.

La ĉina komerca pinta konferenco, 2008, okazigita en Sidnejo, celas rigardi antaŭen industriajn ŝancojn krom energio kaj riĉfonto kaj esplori eblecon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Aŭstralio sur la kampoj de financo, leĝservo, eduko, medio, turismo kaj scienc-teknika informo. Dekoj da entreprenistoj kaj registaraj oficistoj de Ĉinio kaj Aŭstralio faris teman parolon en la konferenco, preskaŭ 200 delegitoj de entreprenistoj ĉeestis al la konferenco.

Zheng Xinli partoprenis en skribo de multaj jaraj laboraj raportoj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro. En la konferenco, li faris teman parolon titolitan "Direkto de ĉinaj reformado kaj malfermo kaj ŝanco"

Zheng Xinli montris, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio elmetis novan postulon pri la celo de ĉiuflanka konstruo de bonstata socio en 2020 kaj ellaboris strategiojn, orientilojn kaj politikojn de ekonomio, politiko, kulturo kaj socio en la estonteco. Li opiniis, ke la ĉina estonta disvolvo liveris maloftan ŝancon dum mil jaroj al vastigo de ekstera komerco kaj investo, samtempe la senĉesa pliiĝanta postulo de la ĉina merkato liveris historian ŝancon al eksterkapitalaj entreprenoj por vastigi eksportadon al Ĉinio. Zheng Xinli diris:

"En la lasta jaro, la ĉina importa sumo estas 955,8 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 20,8% ol en 2006. En la estontaj 12 jaroj, la ĉina importa totala sumo superos 1 200 miliardojn da usonaj dolaroj. Varme pliiĝos ĉina postulo pri fererco, aluminia oksido, kupro kaj nikelo. Ĉina postulo pri energio tenos la kreskan rapidecon je pli ol 6%, importo de petrolo, naturgaso kaj karbo kreskos plu. Sekve de pliiĝo de ĉina loĝantaro, ŝanĝiĝo de manĝaĵa strukturo kaj redukto de agro, kresko de importo de grenoj, brutonutraĵoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj certe fariĝos tendenco."

Zheng Xinli montris, ke plivastigo de dudirekta investo havas grandan disvolvan potencialan forton. Li diris, ke Ĉinio pluapaŝe plivastigos malferman kampon, altigos nivelon utiligi eksterajn kapitalojn, stimulos investon de eksteraj kapitaloj kaj utilos al akcelo de sendependa kreo kaj industria eskalado. Li diris:

"Nun, investo de aŭstraliaj entreprenoj en Ĉinio jam eniris en la kampon de prospektorado kaj ekspluato de nikelo, kupro kaj oraj minaĵoj. Aŭstraliaj 4 grandaj komercaj bankoj instalis agentejojn aŭ filiojn en Ĉinio, disvolvas asekuron, fondusan administradon, investon al la industrio de doma kaj biena proprietoj kaj aliajn negocojn. Ankaŭ ĉinaj entreprenoj investis en Aŭstralio por ekspluati programojn de energio kaj riĉfonto. Vastigo de la dudirekta investa skalo utilas al establigo de stabile kreskantaj komercaj rilatoj."

Zheng Xinli opiniis, ke Ĉinio kaj aliaj landoj havas bonan kunlaboran prosperon sur la kampoj scienc-teknika kaj eduka. Zheng Xinli diris, ke Ĉinio persistas en la strategio pri prosperigo de ŝtato per scienc-tekniko, senĉese pliigas investon al scienc-tekniko kaj eduko kaj pluapaŝe plivastigas kunlaboran kampon kun eksteraj kapitaloj. Cetere, sekve de ekonomia evoluigo kaj enspeza altigo de loĝantoj, pli kaj pli da ĉinoj lernas kaj vojaĝas en aliaj landoj, ankaŭ tio alportas senliman komercan ŝancon al eksteraj kapitaloj. Li diris:

"En 2007, la ĉina totala enlanda produktovaloro jam atingis 3 378 miliardojn da usonaj dolaroj, pokapa totala enlanda produktovaloro estas 2 570 usonaj dolaroj. Antaŭkalkulite, en 2020 laŭ la nuna kurzo kaj prezo, la ĉina totala enlanda produktovaloro atingos 7 500 miliardojn da usonaj dolaroj kaj pokapa totala enlanda produktovaloro superos 6 mil usonajn dolarojn. Ĉina disvolva ŝanco apartenas ne nur al la ĉina popolo, sed ankaŭ al landoj kaj entreprenoj, kiuj volas disvolvi ekonomian interfluon kun Ĉinio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto