Vizitu Forumon

Tertremo en Wenchuan ne influos chengdu-an investan medion (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

La 12-an de majo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, okazis fortega tertremo. La tertremo kaŭzis seriozan morton kaj vundon de homoj kaj posedaĵan perdon en iuj lokoj de Sichuan. La rekta distanco de la sichuan-a ĉefurbo Chengdu al Wenchuan ne superis cent kilometrojn, kvankam Chengdu suferis malgrandan perdon, tamen la tertremo serioze influis vivon kaj produkton de chengdu-anoj. Antaŭ nelonge, nia raportisto vizitis chengdu-an alt-nov-teknikan ekspluatejon, kie amasiĝis multaj grandaj entreprenoj. La ekspluatejo estas orda kaj multaj entreprenoj rekomencis produktadon. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi staton de la ekspluatejo.

En la chengdu-a alt-nov-teknika ekspluatejo, troviĝas pli ol 6 mil diversaj entreprenoj, inkluzive de proksimume 500 eksterkomercistaj entreprenoj. Post la tertremo, produktado baze haltis. Sed de la 2-a tago post la tertremo, diversaj fakoj de la ekspluatejo tute agas, garantias akvan kaj elektran provizadon kaj sendas homojn en entreprenojn por profunde esplori iliajn realajn staton kaj bezonon. La ekspluatejo ĉiudimensie fortigas servadon al entreprenoj. Respondeculo de la ekspluatejo sinjoro Jing Gang konigis:

"En la lastaj tagoj, taksado pri entreprenaj domoj estas nia ĉefa laboro. Se entreprenoj rekomencos produktadon, ni devas taksi, ĉu la fabriko konformas al postulo, kaj ĉu tertremo damaĝos la fabrikon."

Ĝis la 18-a de majo, 261 grandaj entreprenoj en la ekspluatejo rekomencis produktadon, la nombro okupas 75% de la totala entreprena nombro de la ekspluatejo. Pro la bona laboro de la ekspluatejo, iuj entreprenoj ĉiuflanke rekomencis produktadon en la dua tago post la tertremo kaj liveras firman materialan garantion al kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro. Jing Gang diris:

"Produktaĵoj de iuj entreprenoj kontentigis la bezonon de plagitaj lokoj, ĉi tiuj entreprenoj bone plenumis socian respondecon."

Laŭ konigo, post la tertremo, la ekspluatejo okazigis kunvenon kaj sciigis koncernajn informojn pri la tertremo al entreprenoj, ankaŭ ĝustatempe okazigis kunsidon kun respondeculoj de eksterkapitalaj entreprenoj, komprenis entreprenajn malfacilojn kaj helpis rekomenci produktadon. Kvankam ankoraŭ ekzistas iuj malfaciloj, tamen ĉiuj eksterkapitalaj entreprenoj konfirmas la klopodadon, fare de la ekspluatejo, kaj plenas de fido pri chengdu-a investa medio. Jing Gang diris:

"Ĝenerale, ĉiuj eksterkapitalaj entreprenoj, inkluzive de Korporacio Intel, International Business Machines, Korporacio Nokia kaj aliaj grandaj eksterkapitalaj entreprenoj, konfirmas la agadon de la registaro, kaj raportos al iliaj ĉefstabejoj per interna sistemo, ke estas ne problemo en Chengdu."

Jing Gang esprimis, ke la tertremo nur estas la portempa faktoro, sed ne longa faktoro, ankoraŭ ekzistas la superecoj de Sichuan en la flankoj de akcepto de industria movado, ekzemple perfektaj bazaj instalaĵoj, sufiĉa energi-provizado, relative malmultaj teritoria kosto kaj laborforta prezo.

"Nia investa medio ne estis influata, niaj entreprenoj ne estis damaĝataj, kaj Chengdu ankoraŭ estas la ende investa loko."

Jing Gang diris, ke en la tertremo, la centra kvartalo de Chengdu ne estis damaĝata. Kaj la chengdu-a alt-nov-teknika ekspluatejo havas perfektan urĝe traktan kaj komune reagan mekanismon, per reala ago atestis, ke chengdu-a investa medio povas esti provata kaj liveri bonan subtenon al entreprenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto