Vizitu Forumon

Posttertrema tendenco de ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Dum la intervjuo, raportisto trovis, ke investa fido de eksteraj komercistoj ne estas influita de la tertremo. Sinjoro William Gan Kian Hock, ĝenerala direktoro de singapura telekomunika scienc-teknika limigita korporacio (Chengdu), diris:

"Ni laŭkapable sciigos al niaj fremdlandaj klientoj kaj nia ĉefstabejo, ke Chengdu ne estas damaĝita kaj la ĉiutaga vivo rekomenciĝis. Nun akvo, elektro, reto, telekomuniko kaj flughaveno en Chengdu ne estis influata, tial la tertremo ne influos disvolvon de nia entrepreno ĉi tie."

Ankaŭ sinjoro Alfred Ling, plenuma vicĝenerala direktoro de Erisson (Ĉina) Telekomunika Limigita Korporacio, esprimis, ke li plenas de fido pri estonta disvolvo. Li diris:

"Ne grande ŝanĝiĝis Chengdu, ekonomio ankoraŭ estas sana, kaj laborforto ankoraŭ havas konkuran povon. Jes, en Sichuan okazis fortega tertremo, sed rekonstruado alportos pli da ŝancoj."

En la flanko de eksporto, ĉar Sichuan ne estas ĉina grava eksporta bazo, tial la tertremo ne grande influos ĉinan eksportan komercon. Financa esplora instituto sub Centra Banko opiniis, ke Ĉinio estas granda ekonomia korpo, enlanda postulo havas decidan signifon al ekonomia kreskado, nome se malpliiĝos ekstera postulo, tio ne influos estontan ekonomian kreskadon.

En la flanko de konsumo, nun provizado en la ĉina merkato estas sufiĉa kaj konsuma kapablo estas forta. Cetere, multaj specialistoj opiniis, ke posttertrema konstruado akcelos konsumon de konstruaj materialoj. Raporto, lastatempe publikigita de la financa esplora instituto sub Ĉina Popola Banko, analizis, ke postkatastrofa rekonstruado stimulos investan postulon de fiksloĝejoj kaj postkatastrofan postulon al manĝaĵoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj.

Ĝuste kiel analizite de la raporto, dum postkatastrofa rekonstruado, certe iom leviĝos prezo de komercaĵoj riĉfontaj kaj pograndaj. Do, en la politiko de makroskopa ekonomio Ĉinio alfrontos malfacilan problemon, nome la registaro taŭge malpliigos kontrolon al kredito por pliigi investon al postkatastrofa rekonstruado, samtempe se pro la tertremo prezo de energioj kaj laborforta salajro pluapaŝe leviĝos, tio eble pliigos inflacian premon.

Pri la problemo, estro de fako pri makroskopa ekonomio sub Ĉina Popola Banko sinjoro Ji Min analizis, ke ĉina mona politiko ankoraŭ devas esti firma.

"La ĉefa tasko de makroskopa reguligado ankoraŭ estas preventi inflacion kaŭzotan de preza altiĝo el struktura leviĝo. Ni devas ankoraŭ persisti en firma mona politiko rilate al totala-kvanta kontrolado."

Laŭ statistiko, post la tertremo, krom la pli ol 40 miliardoj da juanoj de monkontribuo kontraŭtertrema kaj prisava el enlando kaj fremdaj landoj, la ĉina centra financo jam asignis dekmiliardojn da kapitaloj por savado, ankaŭ establis rekonstruan fonduson el 75 miliardoj da juanoj. La kapitaloj akcelos postulon enlandan al konsumaĵoj kaj investaĵoj kaj efike altiros kreskan rapidecon de industria produktado en la dua duono de la kuranta jaro.

Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programereton. Koran dankon pro via aŭskulto!


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto