Vizitu Forumon

Habina internacia ekonomia kaj komerca foiro

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

En la ekspoziciejoj, unu nomata "Informa Retejo inter Ĉinio kaj Rusio" kaŭzis atenton de la raportisto. La retejo estas kune produktita kaj protektata de la ĉina kaj rusa flankoj, kaj la du flankoj liveras materialojn. Laŭ konigo de sinjorino Olya, respondeculino de la rusa flanko, ĝuste ĉar pliiĝas komerca kontaktiĝo inter Ĉinio kaj Rusio kaj pli kaj pli da komercistoj bezonas interkomprenon, tial naskiĝis la retejo kaj la retejo jam faras servadon pli ol 10 jarojn. Ŝi diris:

"Nun, ni havas fiksajn klientojn, ili kunlaboras kun ni multajn jarojn. Kiel ponto ni ligas la du landojn. Ekzemple, ni povas liveri helpon al ĉinoj, kiuj bezonas ion aŭ volas fari ion en Rusio, kaj al rusoj, kiuj volas trovi ian komercaĵon aŭ fari ion en Ĉinio."

En la foiro, iuj ĉinaj kaj rusaj entreprenoj fine atingis 18 kunlaborajn intencojn kaj oficiale subskribis kontraktojn, la sumo de la kontraktoj proksimiĝis al 1,3 miliardoj da usonaj dolaroj kaj rilatas al programoj de bioenergio, prospektorado kaj ekspluato de petrolo kaj naturgaso, konfekcia eksport-importo kaj konstruaj inĝenieriaĵoj.

En la foiro, ankaŭ Japanio, Korea Respubliko, Finnlando kaj Belgio sinsekve funkciigis proprajn komercajn aktivadojn. Precipe Japanio kaj Korea Respubliko, la du gravaj ekonomiaj korpoj en la nordorienta Azio, aranĝis grandskalan ekspozician areon por konigi proprajn komercajn programojn al diverslandaj komercistoj. Estro de la habina internacia ekonomia kaj komerca foiro sinjoro Chen Dianyun diris:

"Ĉi-foje ni instalis ekspoziciejojn de Korea Respubliko, Japanio kaj aliaj aziaj landoj, tio altiris komercistojn el la landoj kaj ankaŭ estas brila punkto de la foiro."

Laŭ statistiko, en ĉi-foja foiro, sumo de kontraktoj, subskribitaj de ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj, proksimiĝis al 10,6 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 3,5% ol tiu en la lasta foiro. Nun habina internacia ekonomia kaj komerca foiro jam estas la grava ponto liganta Ĉinion kaj nordorientaziajn landojn.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto